La Vento

(Pompa Himno de Norvega Junularo Esperantista)

En la mondon venis juna vento,
kiu blovas kun sankta fier’,
jes, ĝi blovas nun en la momento,
kaj ĝi blovos kaj dum tago kaj vesper’.
Kaj la vento timigas la noktajn fantomojn,
ĉar ili maljunas en kor’.
Do per vento malolda ni kaptu la homojn,
per rido, kaj ne per plor’.

Sub la sankta signo de l’ fiero
blovas pompe en gloro ja ni.
Kaj rapide kreskas la afero
en la poto, kie floroj estas tri:
Kaj la floroj do estas la lingvo, la fido,
kaj trie la plej fina venk’.
Kaj ni luktas kuraĝe, ni luktas kun rido,
ĉe tablo, ĉe verda benk’.

Sub neŭtrala, verda standardego
ankaŭ preĝas ni je nia pomp’,
kaj ni preĝas pri la monda rego,
Ludoviko sankta helpos kontraŭ tromp’.
Do ni blovas kaj blovas kaj blovas konstante,
ni ne volas ĉesi, ho ne!
Kaj resonas la voĉo sur tero frapante:
Ni amu la venton tre!

Teksto de Jardar Eggesbø Abrahamsen