No koma Guds englar
Nun venas anĝeloj kun kant’ en aer’,
kaj pacon kaj benon proponas.
Leviĝas laŭdkanto do ankaŭ el ter’,
ĉielen al Dio ĝi sonas:
Bonvena al ni, infano de Di’!
La reĝon de l’ paco ni laŭdas.
Al paco surtera alvenis la reĝ’ –
nur benon kaj savon Li celis, –
al homoj ligitaj sub ŝarĝo de l’ leĝ’
ĉar ĝojon la peko forŝtelis.
Li donas al vi la pacon de Di;
la reĝon …
En nokto plej nigra eklumis ĉiel’
pro brilo de l’ stelo preluda.
En vintro malvarma, burĝon kreskis el
branĉeto senviva kaj nuda.
Krist’ venis al ter’ kun sun’ de somer’!
La reĝon …
Ekstere nun reĝas la vintra glaci’
kaj nudas l’ arbaro malhela.
Jiŝajan arbstumpon elektis nun Di’,
ekkreskis branĉeto plej bela.
Verdiĝas sur ĝi vivplena foli’.
La reĝon …
Kaj tial laŭdkantas infanoj de Di’
per ĉiuj la lingvoj de l’ tero.
En tur’, sonoriloj aterstas pri gî,
la ĝojo pro vivo kaj vero.
Ni kantas en ĥor’ pri pac’ de l’ Sinjor;
la reĝon …
La paco min sekvu ĝis tago de l’ mort’,
min helpu en ĝoj’ kaj doloro’
Mi preĝu mortante per ĝemo kaj vort’
kaj pia deziro en koro:
enpaco de Di’ ekdormu nun mi.
La reĝon …
Lastfoje ŝanĝita 2001-12-03.
HTML-kodigita de Herman Ranes <herman@iet.hist.no>.