⌂ KANTOJN

La koro

Mit Hjerte altid vanker

La koro ĉiam estas
en stalo de Jesu’,
kaj tie pensoj restas
en plena, nura gû’.
Nur tien mi sopiras,
nur tie riĉas mi;
Kristnaske mi deziras
Vin vidi, Fil’ de Di’.

En la malluma stalo
forgesu mokon mi.
Ĝi estu reĝa halo,
naskiĝa lok’ de Di’.
Kun dank’ mi tie trovas
fojnujon de l’ Sinjor’,
kaj ĝin mi ĉiam provas
konservi en la kor’.

Palacoj devus stari
kun lumoj kaj kolor’,
kaj ĉiuj devus fari
laŭ signo de l’ Sinjor’!
Vi devus Vin ornami
per lumo kaj per bril’
Stel-torĉoj devus flami
por Vi, la Dia Fil’!

Sed ne! Jesu’ ricevas
nur pajlon, kaj en ĝi
vindita kuŝi devas
kristnaske Fil’ de Di’.
Eĉ ĝin Li ne posedas,
gî estas nur almoz’;
de bestoj Li heredas
la lokon pro ripoz’.

Nesteton la hirundo
ja havas, kaj paser’.
Leono en profundo
kaverna en la ter’
ripozon trovi povas;
sed pro la forta Di’
neniu domon trovas,
en pajlo dormas Li.

Ho venu nun, Sinjoro,
al mi, al mi, al mi!
Malferma estas koro,
ekloĝu nun en ĝi!
Al Vi ĝi apartenas,
ĝin Vi aĉetis sur
la kruĉ’, do hejmen venas
kaj restu, restu nur.

La liton mi ornamos
per verda palmfoli’,
ĉar sole Vin mi amos,
Jesuo, Fil’ de Di’!
Ĝis mia morta horo,
dum ĝuo kaj dolor,
en mia peka koro
logâdu Vi, Sinjor’!

Lastfoje ŝanĝita 2001-12-04.

HTML-kodigita de Herman Ranes <herman@iet.hist.no>.