Vom Himmel hoch
Jen venas ni al Via stal’,
Jesuo el ĉiela hal’,
kun preĝo pri la lumobril’
sur voj’ al Vi, ho Dia Fil’.
Ni kisas teron antaŭ vi
kaj laŭdas Vin per ĝojokri’!
Benita nokt’, feliĉa hor’,
dum Vi naskiĝis, ho Sinjor’.
La mondon regis la Satan’,
sed Kristo per la sanga man’
en horo de la krucomort’
nin ŝiris el diabla fort’.
Sed kial, kial, Fil’ de Di’,
nur la malmultaj pensas pri
la amo, kiu tiris de
ĉielo Vin al nia ve’?
Ho, tiru nin al Via sin’,
ke ni per kredo amu Vin
kaj sekvu sur ĉielovoj’
al vi en la eterna ĝoj’.
Kaj tial iam en ĉiel’
kun kanto, laŭdo de anĝel’
en ĥoro de sanktuloj ni
salutos Vin, ho granda Di’!
En aroj jam per nia kant’
ni laŭdas, gloras Vin, Savant’;
kaj preĝas: Mi kaj ĉiu hom’
Vin gloru en ĉiela dom’!
Lastfoje ŝanĝita 2001-12-03.
HTML-kodigita de Herman Ranes <herman@iet.hist.no>.