|
Dur-Teruro
Mi Anne havas patron, kaj Knut li nomas sin,
kaj Kari la patrin’,
kaj frato estas Truls, kaj en loko loĝas ni,
ne loĝebla estas ĝi.
La lok’ nomiĝas Dur-Teruro, Ĉielturo,
Ŝtonarego, Mortmalsat’.
Ĉe griza krutegaĵo situas nia lok’,
sur ŝtonoj kaj sur rok’,
apenaŭ estas por du bovinoj viveblec',
kaj pork’ de monta spec’.
Bovinoj estas Dagnjo, Fagnjo, olda Fagnjo,
pork’ nomiĝas Gis, Gis, Gis!
Ni vidas tutan valon de nia altteren’,
malgrandas ĉio jen,
ĉar homoj estas etaj, malgrandas ili tre,
rigardas ni, ho ve!
La lok’ nomiĝas Dur-Teruro, Ĉielturo,
Ŝtonarego, Mortmalsat’.
La buŝo ĉiam plenas de gusto de la ber’
dum varmas la somer’.
Kaj kreskas sur tegmento padusa arbustaĵ’,
por la kaprin’ manĝaĵ'.
Kaprin’ nomiĝas Ŝtonmalbono, Dorsĉifono,
kaj kokino Tip, Tip, Tip.
Dum vintroj al ni venas la malagrabla sent’
de frost’ kaj neĝa vent’;
kaj tiam dum semajnoj pro neĝo kaj glaci’
ne homojn vidas ni.
Kaj lok’ nomiĝas Dur-Teruro, Ĉielturo,
Ŝtonarego, Mortmalsat’.
Kaj paĉjo estas vaga vendisto, penas li,
vojaĝas tra l’ naci’.
Dum Truls nenion faras, senhalte kaj sen fin’
ŝpinadas la patrin’.
Kaj lok’ nomiĝas Dur-Teruro, Ĉielturo,
Ŝtonarego, Mortmalsat’.
|