Adeste fideles
Alestu, fidelaj, ĝoje triumfantaj.
Venu, ho venu vi al Belehem!
Vidu naskitan Reĝon de anĝeloj!
Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru,
ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor’!
Dio el Dio, Lumo el la Lumo,
tamen naskita en la virgulin’;
Dio en vero, Die generita:
ni venu …
Ĝoje kantadu ĥoro anĝelara;
kantu la aŭloj de ĉielo mem:
„Gloro al Dio en supera alto!“
Ni venu …
Ame ni danku al la Dia Bebo,
kies naskiĝon gaje festas ni:
Vorto eterna, nun enkarniĝinta:
ni venu …
Lastfoje ŝanĝita 2001-12-04.
HTML-kodigita de Herman Ranes <herman@iet.hist.no>.